Muziko de Mikaelo Povorin,
teksto de Valentin Melnikov
Forpasis griza tago hieraŭa,
Jam por somero venis la kulmin’.
De l’ interkona ĝis la adiaŭa –
Vesperoj en tendaro logas nin.
Kaj tial pro aspiro senevita
Da geamikoj venas preskaŭ mil’
Al certa lok’, je tago difinita
Laŭ la indiko de la informil’.
De l’ stacidomo – tramo, poste buso,
Kaj poste – voj’ pieda preter lag’.
Jam sun subiras, flamas kumuluso –
Jen vesperiĝas la unua tag’.
Vesper’ tendara – ĝuo senkompara:
Nin ravas ĉio – kisoj en malhel’,
Tenera voĉ’ kaj milda son’ gitara,
Kaj ŝajne verdas steloj en ĉiel’.
Ni sidas dense, sidas man-en-mane,
Kaj en dometo varmas eĉ sen hejt’.
Do, ĉiu nun komprenas, ke ne vane
Kunvenis geamikoj en OkSEJT[1].
Dek tagoj flugos, kvazaŭ unu horo,
Plektiĝos manoj en amika rond’.
Fabelon verdan tenu en memoro…
Do, ĝis revido iam en estont’!
[1] Okcidenta Sovetia esperantista junulara tendaro.