La sunaj tagoj estas for

Muziko de Rajmond Pauls,
teksto de Rasul Gamzatov,
tradukis el la rusa Mikaelo Povorin

Spektu la ruslingvan originalon en Jutubo.

La sunaj tagoj estas for,
La birdoj nin forlasis.
Pri ili restis nur memor’,
Somero nia pasis.

Ni restis kune en duop’
En la malgaja hor’,
Fidela mia amatin’,
De mia viv’ trezor’.

Al via nigra harplektaĵ’
Rigardas mi admire.
Lanugon blankan jam en ĝi
Rimarkas mi suspire…

Sur miaj haroj same nun
Jen neĝo sen degel’,
Sed vi plejbonas, amatin’,
En ĉiam sama bel’.

Denove buntos primaver’,
De l’ birdoj kanto sonos.
Sed la koloron de l’ harar’
Printempo ne redonos.

Kaj ni ridetos al la sun’,
Tristante en la kor’,
Fidela mia amatin’,
De mia viv’ trezor’.

La sunaj tagoj estas for…

La sago kaj la kanto

Muziko de Mikaelo Povorin,
teksto de Henry W. Longfellow,
tradukis Ludmila Novikova

Elpafis mi sagon en bluan aeron.
Ĝi flugis momente kaj falis sur teron,
Trapikis la spacon kun tia rapid’,
Ke mi ne sukcesis ĝin teni en vid’.

Elspiris mi kanton en bluan aeron.
Ĝi flugis momente kaj falis sur teron,
Ĉar ne ekzistas en mond’ unikul’,
Kaptonta la flugon de kant’ per okul’.

Mi multe da tempo pasigis en vago.
En trunko de kverko troviĝis la sago.
Kaj mia kanto sen la serĉofar’
Eksonis en koroj de la amikar’.

La printempa mateno

Muziko de Mikaelo Povorin,
teksto de Klara Ilutoviĉ

Velkas ĉiam pli
La malfrua stel’
En altego de l’ firmament’.
Venas nova tag’,
Venas nova bel’
En tenere paca silent’.

Vigle ŝvebas jam
Spiro de l’ printemp’
En aŭrora blu’ super ter’.
Venas nova tag’,
Venas nova temp’
En bonguste frida aer’.

Kuŝas en kviet’
La fidela plum’.
Hele sonas vok’ de labor’.
Venas nova tag’,
Venas nova lum’.
Ĝin salutas danke la kor’.

La pluvo

Muziko de Mikaelo Povorin,
teksto de Klara Ilutoviĉ

Pluvas ekde la maten’,
Kvazaŭ ies truda ĝen’
Rompas revojn pri alven’
De la sun’.
Grizaj ondoj de l’ aer’
Premas, kiel malesper’
De l’ naturo kaj veter’
En aŭtun’.

Pluvas dum la tuta tag’.
Densas la nebula svag’.
La flaketo iĝis lag’
Sen ombrel’.
Ne ĝojigas ir’ kaj kur’
Tra la akvostria mur’
Sen alud’ al eta spur’
De la hel’.

Pluvas larme kaj sen fin’,
Branĉoj morne klinas sin,
Puŝas ventoj kun obstin’
Kaj kun bru’.
Tamen kial do la kor’
En jubil’ de la fervor’
Malgraŭ la vetera plor’
Kantas plu?!

La lasta tago de aŭgusto

Muziko kaj teksto de Mikaelo Povorin

La lasta tago de aŭgusto…
Ĉu estas en la mondo justo?
Min premas io en la brusto
Pro la senhalta tempokur’.
Mi ĉe la tablo sola sidas
Kaj al la notlibret’ konfidas,
Kion memoro mia vidas,
De kio restis kora spur’.

Refreno:

Ne bedaŭru, la vojo daŭru,
Ne enuu, verkadon ĝuu,
Ne permesu, ke kanto ĉesu,
Ke mutiĝu la son’ de gitara akord’.
Ne pasivu, sed plue vivu,
Kaj ne veu, sed ion kreu.
Melodio kaj harmonio
Vin plenigu per freŝa vigleco kaj fort’.

Pro kio venis tiu tristo?
Ja estas mi esperantisto,
Delonge devus la rezisto
L’ animon hardi por toler’.
Somera fin’ — afer’ kutima,
Kaj restas la futur’ senlima,
Ne dronu nur en marĉo ŝlima
De l’ vivrutin’ kaj efemer’.

Refreno

Jen estas nova kant’ naiva
Pri mia stato subjektiva,
Muziko – preskaŭ primitiva,
Sed naskiĝinta en la kor’.
Indulgu min, amiko kara,
Pro ĉi konfes’ kaj plend’ amara.
Neniu estas senerara,
Ne ĉiam gajas la humor’.

Refreno

La homo sur strato

Muziko de Mikaelo Povorin,
teksto de Klara Ilutoviĉ

La homo sur strato
Serenas pro ĉarma ridet’,
Sed lia vivstato
Por mi restas lia sekret’.

Ĉu vere feliĉas
Li ene de l’ timoinvad’?
Ĉu mono sufiĉas
Al li por normala vivad’?

Refreno:

La viv’ malkvietas,
Kaj trompas de ĝojo arom’.
La homo ridetas,
Sed kion suferas la hom’?
Sed kion suferas la hom’?

Ĉu liaj infanoj
Memoras pri li kun dankem’?
Ĉu gravas malsanoj
Ĉe lia parenc’ aŭ li mem?

Ĉu plaĉan aferon
Li faras en sombra Babel’?
Ĉu konas esperon
Li nun en tutmonda pelmel’?

Refreno

La homo

Muziko de Mikaelo Povorin,
teksto de Bonifatio Tornado

Mi estas besteto, subtila kaj febla,
Kun timo senĉesa, konstanta singard’;
Kaj ĉiam danĝeron supozas mi ebla,
Streĉiĝas timeme pro fremda rigard’.

Mi estas la drako, multkapa, kruela,
Teruron portanta al ĉiu estaĵ’,
Kaj fajron mi sputas, monstrego fabela,
En mia aroga memfida kuraĝ’.

Mi estas la besto, sovaĝa, perfida,
Kun mano prenema kaj akra dentar’,
Envia rigard’: kun fervoro avida
Mi kaptas kaj tenas en stulta avar’.

Mi estas la besto, ameme karesa,
Mi ĝuas ŝin premi, rigardi sen fin’;
Degelas volupte en vol’ sinforgesa
Refande miksiĝi kun korpo de in’.

Mi estas la besto kuraĝa, fidela,
Por idojn defendi de fremda atenc’;
Sed tiom malica kaj tiom kruela,
Al ĉiu fremdulo malforta sen senc’.

Mi estas formik’ laborema, senlaca,
Portanta dekoble ol pezas mi mem;
En mia senfina serĉado – aŭdaca,
Iranta la vojon kun plendoj kaj ĝem’.

Mi longe meditas, estante la sola,
Sopiras, hezitas sen firma decid’;
Senpense mi iras laŭ fluo popola,
Kun sento amasa kaj blinda konfid’.

Kaj estas mi ero de multmiliona
Pugnego, potenca en la unuec’,
De l’ horo en la Univers’ unisona,
De la neskuebla rokego la pec’.

Jen – stranga alojo – de l’ homo esenco:
Kaprice varia penetra imag’,
De l’ penso serĉanta senlima potenco,
Kaj stulta kruelo de tuja reag’.

Ne estas malbono mi, nek la perfekto;
Nur karno pulsanta min gvidas laŭ ond’.
Mi estas – de l’ vivo hazarda elekto,
Terura estaĵo, fiero de l’ mond’.

La bona humoro

Muziko de Mikaelo Povorin,
teksto de Klara Ilutoviĉ

Sukceso, fal’, malgajn’
Alternas en sonor’
De la mistera vivmelodi’.
Veturas mia trajn’,
Rapidas mia trajn’
Al ĉiam nova, bunta medi’.

Kaj ĉiu plonĝ’ aŭ tremp’
En ĝin fortigas pli.
Benatas ĝiaj pano kaj vin’.
Atendu, mia temp’,
Ripozu, mia temp’,
Flugante al la loga senfin’.

Kurado, stumblo, driv’,
Ekfloro de l’ esper’,
En ia onta ĝoj’ dolĉa dron’.
Plu vekas mia viv’,
Plu vokas mia viv’
Al nekonata lumo kaj bon’.

La 1-a de marto – la Internacia tago de katoj

Muziko kaj teksto de Mikaelo Povorin,
teksto de Klara Ilutoviĉ

Internacia tag’ de katoj –
Kortuŝa, ĉarmoplena festo
De niaj plej enigmaj fratoj.
Bonfartu la mirinda besto!

Ĉu homoj aŭdas melodion
De gustoj, movoj kaj aromoj?
La kat’ komprenas multe plion
Ol ŝajnas al saĝuloj-homoj.

Bonvolan varmon flugigante,
En kvazaŭ homa konsolemo
La kat’ ronrone, lule, kante
Dispelas nubojn de korpremo.

La kato petas kaj rakontas;
Kurackarese varmas felo;
La kat’ postulas, trompas, hontas
Dum voj’ al la loganta celo.

Sindona bonhumorigulo,
De l’ hom’ amiko kaj amato –
En ajna hejm’ kaj terangulo
Plej digne vivu ĉiu kato

Nek persekutoj, nek malsato
Ĝin trafu en la efektivo!
Renkontas hejme min la kato,
Kaj mi ridetas al la vivo!

L’ edzin’ de l’ francambasador’

Muziko kaj teksto de Aleksandr Gorodnickij,
tradukis el la rusa Mikaelo Povorin

Rusaj inoj – jam ne idealo,
La natur’ patruja – bagatel’.
Mi en fora lando Senegalo
Vidis inon de mirakla bel’!
Ho! Mojosas briloj de remiloj,
Plaŭdaj ondoj, de la mar’ odor’,
Baobaboj, palmoj, krokodiloj
Kaj l’ edzin’ de l’ francambasador’!

Mi la francan tute ne komprenas,
Kaj ŝi ruse – du-tri vortojn nur.
Tamen ŝiaj mamoj amorplenas,
Sveltas nudaj kruro kaj femur’.
Senutilas nun da inoj miloj –
Pro Afrik’ ondege batas kor’:
Baobaboj, palmoj, krokodiloj
Kaj l’ edzin’ de l’ francambasador’!

Geamikoj, la vizi’ ne cedas.
Kion faru mi, samidean’?
Min konstante bunta sonĝ’ obsedas,
Kvazaŭ en kinejo sur ekran’.
Varmo, pluvo, vento, vintra frido –
Tiu sonĝo min bruligas for:
Pretas min brakumi luksa lito
Kaj l’ edzin’ de l’ francambasador’!